14-a Internacia Junulara Semajno

Szombathely (Sabatejo), Hungario

de la 13-a gxis la 19-a de julio, 2001.

Temo: Muziko - kiel internacia lingvo

Aligxilo: aligxilo al IJS 2001.

NOVA! Du personoj senpage partoprenos IJS-n!
Pere de la cxi-jare fondita Premio Melinda memore al la antauxnelonge mortinta Szekeres Melinda, la gepatroj kaj Fondajxo Esperanto ofertas senpagan partoprenon al du personoj. Al la premio oni devas kandidatigxi. Detalojn vidu: Premio Melinda

Temo

"Oni venas al esperantaj renkontigxoj ne pro la temo, sed pro la esperanta etoso" - diras la fama, hungara sagxulo de la movado. Kompreneble tio ne estas kauxzo por ne havi ian trafan temon. Cxi-jare ni elektis "Muziko - kiel internacia lingvo". La hejmurbo de IJS, Sabatejo estas grava centro de la hungaria muzika vivo. Kompreneble ni ne nur gxuos la eksterordinarajn eblecojn de la regiono, sed ni mem alportos parton de nia speciala internacia kulturo. Krom ekkoni la muzikan animon de cxiuj nacioj havantaj reprezentanton en IJS, ellerni kaj diversmaniere reprodukti la neforgeseblajn melodiojn, ni planas freneze grandiozan vesperan programon: malfermitan al la ekstera (ankoraux) krokodila mondo muzikan-dancan vesperon, kiam ni kune povos prezenti kaj gxui la unikan etoson de esperantaj arangxoj.

Programo

IJS havas sian unikan etoson, kiu elformigxis dum pli ol unu jardeko de la historio de la arangxo. IJS estas la plej populara somera renkontigxo de la mez-euxropaj junuloj. Vi devas mem sperti la tutsemajnan festivalon kun popularaj programeroj kiel ekskursoj, kulturaj kaj artaj ludoj, noktumado en urbo kaj en naturo, varia distra programo, cxiunokta diskoteko - kaj plej grave: vera esperanta etoso kun speciala hungara gastamo. La tradicia Balo de IJS kompreneble ne rajtas manki el la programo. Cxi-jare ni aparte atentas pri la plej junaj partoprenantoj: speciala infana programo atendas viajn infanojn, do ne lasu ilin hejme. Ni kore atendas geedzigx[i/o]ntajn kaj aliajn parojn ecx (ankoraux) sen infanoj. Por geedzigxantaj paroj ni profesie organizas geedzigxfeston.

Karavano al la UK

Ni organizos tranoktadon por 19.07. kaj komunan veturadon al la zagreba UK. Detalojn eksciu poste.

Kotiztabelo

Cxiuj prezoj estas en euxroj (EUR)
agxo je 01.01.2001. gxis 30.04. gxis 30.05. poste
A B A B AB
<19 100 65 120 80 140 95
19-26 120 80 135 95 155 105
>26 135 95 150 110 170 120

Landoj:

B: Albanio, Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Cxehxio, Estonio, Jugoslavio, Kroatio, Latvio, Litovio, Makedonio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio, la sxtatoj de eksa Sovetio kaj cxiuj ekstereuxropaj landoj

Hungario: la sumo en B, multobligita per 200, en HUF

A: cxiuj ceteraj landoj

Rabatoj:

* se ekzistas tia. Memzorgantejon ni ankoraux ne trovis. Versxajne ne estos ebleco por logxi en memzorgantejo.

Krompagoj:

Kondicxoj:

La baza kotizo inkluzivas lokon en studenthejmo, en 3-4-10 litaj cxambroj kun duUejo kaj necesejo en la koridoro, mangxojn de vespermangxo 13.07. gxis matenmangxo 19.07. kaj cxiujn programojn. Aligxoj ekvalidas je la sendodato de la antauxpago de 15 EUR. Aligxantoj el nepagipovaj B-landoj sen antauxpago rajtas esti en la dua tempokategorio, kondicxe se la aligxilo alvenas gxis 30.05.

**: invitletero subskribita de HEJ estas senpaga. Oficiala (sxtata) invitletero kostas cx. 15 EUR (nepre antauxpagenda). Atentu pri frua peto de invitletero! (Almenaux 2 monatojn antaux la arangxo.)

Adresoj

Aligxilon sendu al: HEJ, HU-1675 Budapest, Pf. 87

Fresxaj informoj, reta aligxilo: http://www.math.bme.hu/~hej/

Vi povas pagi al:

Aligxilo: aligxilo al IJS 2001.